-
Proverboj 13
- 1 Saĝa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon.
- 2 La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto.
- 3 Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas.
- 4 La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satiĝas.
- 5 Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.
- 6 La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.
- 7 Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon.
- 8 Per sia riĉeco homo savas sian animon; Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.
- 9 La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
- 10 Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.
- 11 Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.
- 12 Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.
- 13 Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita.
- 14 Instruo de saĝulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.
- 15 Bona prudento plaĉigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.
- 16 Ĉiu prudentulo agas konscie; Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon.
- 17 Malbona sendito falas en malfeliĉon; Sed sendito fidela sanigas.
- 18 Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.
- 19 Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono.
- 20 Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.
- 21 Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono.
- 22 Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.
- 23 Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco.
- 24 Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.
- 25 Virtulo manĝas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.