-
Joel 1
- 1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Joel, filo de Petuel.
- 2 Aŭskultu ĉi tion, ho maljunuloj, kaj atentu, ho ĉiuj loĝantoj de la lando! Ĉu estis ĉi tio en via tempo, aŭ en la tempo de viaj patroj?
- 3 Rakontu pri tio al viaj infanoj, kaj viaj infanoj al siaj infanoj, kaj iliaj infanoj al la sekvanta generacio.
- 4 Kio restis de la raŭpoj, tion manĝis la akridoj; kio restis de la akridoj, tion manĝis la skaraboj; kaj kio restis de la skaraboj, tion manĝis la vermoj.
- 5 Vekiĝu, ho ebriuloj, kaj ploru, ĝemu vi, ĉiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via buŝo.
- 6 Ĉar venis sur mian landon nacio forta kaj nekalkulebla; ĝiaj dentoj estas dentoj de leono, kaj makzelojn de leonino ĝi havas.
- 7 Ĝi dezertigis mian vinberujon, ĉirkaŭŝiris mian figarbon, tute senŝeligis ĝin kaj forĵetis; blankiĝis ĝiaj branĉoj.
- 8 Ĝemu, kiel junulino, kiu metis sur sin sakaĵon pro sia fianĉo.
- 9 For estas la farunoferoj kaj verŝoferoj el la domo de la Eternulo; funebras la pastroj, servistoj de la Eternulo.
- 10 Dezertigita estas la kampo, funebras la tero; ĉar ekstermita estas la greno, elsekiĝis la mosto, velkis la olivoj.
- 11 Konsternitaj estas la plugistoj, plorĝemas la vinberkultivistoj, pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la rikolto sur la kampo.
- 12 Elsekiĝis la vinberbranĉo, velkis la figarbo; la granatarbo, la palmo, kaj la pomarbo, ĉiuj arboj de la kampo elsekiĝis; malaperis gajeco ĉe la homoj.
- 13 Zonu vin kaj ploru, ho pastroj; ĝemegu, ho servistoj de la altaro; iru kaj kuŝu en sakaĵoj, ho servistoj de mia Dio; ĉar malaperis el la domo de via Dio la farunoferoj kaj verŝoferoj.
- 14 Sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon, kunvoku la maljunulojn kaj ĉiujn loĝantojn de la lando en la domon de la Eternulo, via Dio, kaj kriu al la Eternulo:
- 15 Ho ve, kia tago! Ĉar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo ĝi venos de la Plejpotenculo.
- 16 Antaŭ niaj okuloj ja malaperis la manĝaĵo, el la domo de nia Dio la ĝojo kaj gajeco.
- 17 Forputris la grajnoj sub siaj terbuloj, malpleniĝis la grenejoj, detruitaj estas la garbejoj, ĉar la greno difektiĝis.
- 18 Ho, kiel ĝemas la brutoj, kiel suferas la bovaroj! ĉar ili ne havas paŝtaĵon; ankaŭ la ŝafaroj turmentiĝas.
- 19 Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; ĉar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis ĉiujn arbojn de la kampo.
- 20 Eĉ la bestoj de la kampo sopiras al Vi; ĉar elsekiĝis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.