-
Genezo 2
- 1 Kaj estis finitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj.
- 2 Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris.
- 3 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.
- 4 Tia estas la naskiĝo de la ĉielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon.
- 5 Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.
- 6 Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero.
- 7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo.
- 8 Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.
- 9 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.
- 10 Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la ĝardenon, kaj de tie ĝi dividiĝas kaj fariĝas kvar ĉefpartoj.
- 11 La nomo de unu estas Piŝon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Ĥavila, kie estas la oro.
- 12 Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie troviĝas bedelio kaj la ŝtono onikso.
- 13 Kaj la nomo de la dua rivero estas Giĥon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Etiopujo.
- 14 Kaj la nomo de la tria rivero estas Ĥidekel; ĝi estas tiu, kiu fluas antaŭ Asirio. Kaj la kvara rivero estas Eŭfrato.
- 15 Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin.
- 16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu;
- 17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos.
- 18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.
- 19 Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo.
- 20 Kaj la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj kaj al la birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne troviĝis helpanto simila al li.
- 21 Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj ĉi tiu endormiĝis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno.
- 22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis ŝin al la homo.
- 23 Kaj la homo diris: Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita.
- 24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.
- 25 Kaj ili ambaŭ estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.