-
Genezo 23
- 1 Kaj la vivo de Sara estis cent dudek sep jaroj; tiom estis la jaroj de la vivo de Sara.
- 2 Kaj Sara mortis en Kirjat-Arba, kiu estas Ĥebron, en la lando Kanaana. Kaj Abraham venis, por funebri pri Sara kaj plori pri ŝi.
- 3 Kaj Abraham leviĝis for de sia mortintino, kaj diris al la filoj de Ĥet jene:
- 4 Fremdulo kaj pasloĝanto mi estas ĉe vi; donu al mi posedotan lokon por tombo inter vi, por ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaŭ mi.
- 5 Kaj la filoj de Ĥet respondis al Abraham, dirante al li:
- 6 Aŭskultu nin, nia sinjoro! vi estas princo de Dio inter ni; en la plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon.
- 7 Kaj Abraham leviĝis, kaj profunde kliniĝis antaŭ la popolo de la lando, antaŭ la filoj de Ĥet.
- 8 Kaj li diris al ili jene: Se plaĉas al vi, ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaŭ mi, tiam aŭskultu min kaj petu por mi Efronon, la filon de Coĥar,
- 9 ke li donu al mi la duoblan kavernon, kiun li havas en la fino de sia kampo; por plena sumo da mono li donu ĝin al mi inter vi por tomba posedaĵo.
- 10 Kaj Efron sidis inter la filoj de Ĥet, kaj respondis Efron la Ĥetido al Abraham aŭdeble por la filoj de Ĥet, antaŭ ĉiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo, dirante:
- 11 Ne, mia sinjoro, aŭskultu min! la kampon mi donas al vi, kaj la kavernon, kiu estas sur ĝi, al vi mi donas, antaŭ la okuloj de la filoj de mia popolo mi donas ĝin al vi; enterigu vian mortintinon.
- 12 Kaj Abraham profunde kliniĝis antaŭ la popolo de la lando.
- 13 Kaj li diris al Efron aŭdeble por la popolo de la lando jene: Mi petas, aŭskultu min: mi donas monon por la kampo; prenu de mi, kaj mi enterigos tie mian mortintinon.
- 14 Kaj Efron respondis al Abraham, dirante al li:
- 15 Mia sinjoro, aŭskultu min: la tero valoras kvarcent siklojn; sed kio ĝi estas inter mi kaj vi? enterigu vian mortintinon.
- 16 Kaj Abraham aŭskultis Efronon, kaj Abraham pesis al Efron la monon, pri kiu li parolis aŭdeble por la filoj de Ĥet, kvarcent siklojn da arĝento, uzata en la komerco.
- 17 Kaj la kampo de Efron kun la duobla kaverno, kiu estis antaŭ Mamre, la kampo kaj la kaverno sur ĝi kaj ĉiuj arboj sur la kampo, inter ĉiuj ĝiaj limoj ĉirkaŭe, fariĝis
- 18 posedaĵo de Abraham antaŭ la okuloj de la filoj de Ĥet, de ĉiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo.
- 19 Kaj post tio Abraham enterigis sian edzinon Sara en la duobla kaverno de la kampo, antaŭ Mamre, kiu estas Ĥebron, en la lando Kanaana.
- 20 Kaj la kampo kaj la kaverno sur ĝi fariĝis tomba posedaĵo de Abraham, kiun li akiris de la filoj de Ĥet.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.