-
Ester 7
- 1 La reĝo kaj Haman venis, por festeni ĉe la reĝino Ester.
- 2 Kaj ankaŭ en la dua tago, dum la trinkado de vino, la reĝo diris al Ester: Kion vi petas, ho reĝino Ester? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? ĝis duono de la regno ĝi estos plenumita.
- 3 Tiam la reĝino Ester respondis kaj diris: Se mi trovis favoron en viaj okuloj, ho reĝo, kaj se al la reĝo plaĉas, tiam mia vivo estu donacita al mi laŭ mia peto, kaj mia popolo laŭ mia deziro;
- 4 ĉar ni estas venditaj, mi kaj mia popolo, por ekstermo, mortigo, kaj pereigo. Se ni almenaŭ estus venditaj nur por esti sklavoj kaj sklavinoj, mi silentus, kvankam la malamiko ne kompensus la malprofiton de la reĝo.
- 5 Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester: Kiu li estas kaj kie li estas, tiu, kiu prenis en sian koron la kuraĝon agi tiel?
- 6 Kaj Ester respondis: La malamanto kaj malamiko estas ĉi tiu malbona Haman. Kaj Haman ektremis antaŭ la reĝo kaj la reĝino.
- 7 La reĝo leviĝis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la ĝardenon de la palaco; sed Haman restis, por peti pri sia vivo la reĝinon Ester, ĉar li vidis, ke la reĝo destinis por li malbonan sorton.
- 8 Kiam la reĝo revenis el la palaca ĝardeno en la ĉambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la reĝo diris: Eĉ perforti la reĝinon li volas ĉe mi en la domo! La vorto eliris el la buŝo de la reĝo, kaj oni kovris al Haman la vizaĝon.
- 9 Ĥarbona, unu el la eŭnukoj antaŭ la reĝo, diris: Jen eĉ la arbo, kiun Haman pretigis por Mordeĥaj, kiu parolis bonon por la reĝo, staras en la domo de Haman; ĝi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la reĝo diris: Pendigu lin sur ĝi.
- 10 Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordeĥaj. Kaj la kolero de la reĝo kvietiĝis.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.