-
Apokalipso 7
- 1 Post tio mi vidis kvar anĝelojn starantajn sur la kvar anguloj de la tero, retenantajn la kvar ventojn de la tero, por ke ne blovu vento sur la teron, nek sur la maron, nek sur ian arbon.
- 2 Kaj mi vidis alian anĝelon suprenirantan de la sunleviĝo, havantan sigelilon de la vivanta Dio; kaj li ekkriis per granda voĉo al la kvar anĝeloj, al kiuj estis donite difekti la teron kaj la maron,
- 3 dirante: Ne difektu la teron, nek la maron, nek la arbojn, antaŭ ol ni sigelos sur iliaj fruntoj la servistojn de nia Dio.
- 4 Kaj mi aŭdis la nombron de la sigelitoj, cent kvardek kvar miloj, sigelitaj el ĉiuj triboj de la Izraelidoj:
- 5 El la tribo de Jehuda estis sigelitaj dek du miloj; El la tribo de Ruben, dek du miloj; El la tribo de Gad, dek du miloj;
- 6 El la tribo de Aŝer, dek du miloj; El la tribo de Naftali, dek du miloj; El la tribo de Manase, dek du miloj;
- 7 El la tribo de Simeon, dek du miloj; El la tribo de Levi, dek du miloj; El la tribo de Isaĥar, dek du miloj;
- 8 El la tribo de Zebulun, dek du miloj; El la tribo de Jozef, dek du miloj; El la tribo de Benjamen estis sigelitaj dek du miloj.
- 9 Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaŭ la trono kaj antaŭ la Ŝafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj;
- 10 kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la Ŝafido.
- 11 Kaj ĉiuj anĝeloj staris ĉirkaŭ la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitaĵoj; kaj ili falis sur sian vizaĝon antaŭ la trono, kaj adorkliniĝis al Dio,
- 12 dirante: Amen; La laŭdo kaj la gloro kaj la saĝeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por ĉiam kaj eterne. Amen.
- 13 Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al mi: Kiuj estas ĉi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili venis?
- 14 Kaj mi diris al li: Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi: Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la Ŝafido.
- 15 Tial ili estas antaŭ la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon.
- 16 Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego;
- 17 ĉar la Ŝafido, kiu estas meze de la trono, paŝtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forviŝos de iliaj okuloj ĉiun larmon.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.