-
1 Timoteo 6
- 1 Ĉiuj subjugaj sklavoj rigardu siajn estrojn kiel indajn je ĉia honoro, por ke la nomo de Dio kaj la doktrino ne estu blasfemataj.
- 2 Kaj tiuj, kiuj havas kredantajn estrojn, ne malestimu ilin tial, ke ili estas fratoj, sed servu al ili tiom pli, ĉar tiuj, kiuj partoprenas en la Didonaco, estas fidelaj kaj amataj. Tion instruu kaj konsilu.
- 3 Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la laŭpieca doktrino,
- 4 tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskiĝas envio, malpaco, mallaŭdoj, malbonaj suspektoj,
- 5 disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo.
- 6 Sed la pieco kun kontenteco estas granda gajnilo;
- 7 ĉar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti;
- 8 sed havante manĝaĵojn kaj vestojn, ni estos per tio kontentaj.
- 9 Tamen tiuj, kiuj volas riĉiĝi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsaĝajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo.
- 10 Ĉar la amo al mono estas radiko de ĉia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malĝojoj.
- 11 Sed vi, ho homo de Dio, forsaviĝu de tiaj aferoj, kaj sekvu justecon, piecon, fidon, amon, paciencon, mildecon.
- 12 Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon, al kiu vi estas vokita kaj konfesis la bonan konfeson antaŭ multaj atestantoj.
- 13 Mi vin admonas antaŭ Dio, kiu ĉion vivigadas, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu antaŭ Pontio Pilato atestis la bonan konfeson,
- 14 ke vi plenumu la ordonon sen makulo, sen riproĉo, ĝis la apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
- 15 kiun aperon en Siaj propraj tempoj montros Tiu, kiu estas la benata kaj sola Potenculo, la Reĝo de reĝoj kaj Sinjoro de sinjoroj,
- 16 kiu sola havas senmortecon, loĝante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen.
- 17 Admonu tiujn, kiuj estas riĉaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la riĉo, sed sur Dion, kiu donas al ni riĉe ĉion por ĝuado;
- 18 ke ili bone agadu, ke ili estu riĉaj je bonaj faroj, ke ili estu pretaj disdoni, simpatiemaj;
- 19 provizante por si bonan fundamenton kontraŭ la venonta tempo, por ke ili ektenu la efektivan vivon.
- 20 Ho Timoteo, gardu tion, kio estas komisiita al vi, deturnante vin for de la babiladoj kaj kontraŭparoloj de la falsenomata scio;
- 21 kiun konfesante, kelkaj maltrafis rilate la fidon. Graco estu kun vi.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.