-
1 Samuel 31
- 1 Dume la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filiŝtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.
- 2 Kaj la Filiŝtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn, kaj la Filiŝtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-Ŝuan, filojn de Saul.
- 3 La batalo fortiĝis kontraŭ Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj.
- 4 Tiam Saul diris al sia armilportisto: Eltiru vian glavon kaj trapiku min per ĝi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, ĉar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin.
- 5 Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaŭ faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li.
- 6 Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj kaj lia armilportisto kaj ĉiuj liaj viroj en tiu tago kune kun li.
- 7 Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filiŝtoj kaj ekloĝis en ili.
- 8 En la sekvanta tago venis la Filiŝtoj, por senvestigi la mortigitojn; kaj ili trovis Saulon kaj liajn tri filojn falintajn sur la monto Gilboa.
- 9 Tiam ili dehakis lian kapon kaj deprenis liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filiŝtoj ĉirkaŭen, por anonci en la domo de iliaj idoloj kaj al la popolo.
- 10 Kaj ili metis liajn armilojn en la templon de Aŝtar, kaj lian korpon ili pendigis sur la muro de Bet-Ŝan.
- 11 Kiam la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead aŭdis pri tio, kion faris la Filiŝtoj al Saul,
- 12 tiam ĉiuj kuraĝuloj leviĝis kaj iris tutan nokton kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj de la muro de Bet-Ŝan, kaj venis en Jabeŝon kaj forbruligis ilin tie.
- 13 Kaj ili prenis iliajn ostojn kaj enterigis sub la tamarisko en Jabeŝ, kaj ili fastis dum sep tagoj.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.