-
1 Samuel 27
- 1 Tamen David diris al si mem: Mi povas enfali iun tagon en la manon de Saul; estas por mi nenio pli bona, ol ke mi forkuru en la landon de la Filiŝtoj, por ke Saul ĉesu serĉi min plu en la regionoj de Izrael, kaj por ke mi saviĝu kontraŭ lia mano.
- 2 Kaj David leviĝis kaj transiris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, al Aĥiŝ, filo de Maoĥ, reĝo de Gat.
- 3 Kaj David ekloĝis ĉe Aĥiŝ en Gat, li kaj liaj viroj, ĉiu kun sia domo, David kun siaj du edzinoj, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.
- 4 Kiam oni raportis al Saul, ke David forkuris en Gaton, li ne plu serĉis lin.
- 5 Kaj David diris al Aĥiŝ: Se mi akiris vian favoron, oni donu al mi, mi petas, lokon en unu el la urboj de la kamparo, por ke mi ekloĝu tie; por kio via sklavo loĝu en via reĝa urbo kune kun vi?
- 6 Kaj Aĥiŝ donis al li en tiu tago Ciklagon; pro tio Ciklag fariĝis apartenaĵo de la reĝoj de Judujo ĝis nun.
- 7 La nombro de la tagoj, kiujn David traloĝis en la regiono de la Filiŝtoj, estis unu jaro kaj kvar monatoj.
- 8 Kaj David kun siaj viroj iris kaj atakis la Geŝuridojn kaj Gezeridojn kaj Amalekidojn, ĉar ili loĝis en tiu lando de antikva tempo ĝis Ŝur kaj ĝis la lando Egipta.
- 9 Kiam David venkobatis la landon, li lasis la vivon nek al viroj nek al virinoj, sed prenis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj kamelojn kaj vestojn, kaj reiris kaj venis al Aĥiŝ.
- 10 Kiam Aĥiŝ demandis: Ĉu vi ne faris hodiaŭ atakon? David respondis: Sur la sudan regionon de Jehuda, sur la sudan regionon de la Jeraĥmeelidoj, kaj sur la sudan regionon de la Kenidoj.
- 11 Nek viron nek virinon David lasis veni viva en Gaton, dirante: Ili ne parolu kontraŭ ni, dirante, ke tiel agis David. Kaj tia estis lia maniero de agado dum la tuta tempo, kiun li loĝis en la regiono de la Filiŝtoj.
- 12 Kaj Aĥiŝ fidis Davidon, dirante: Li faris sin abomeninda antaŭ sia popolo Izrael, kaj tial li estos mia sklavo por ĉiam.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.