-
Duarono 20
- 1 Kiam vi iros milite kontraŭ vian malamikon kaj vi vidos ĉevalojn kaj ĉarojn kaj pli multe da homoj ol ĉe vi, ne timu ilin; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.
- 2 Kaj kiam vi alproksimiĝos al la batalo, tiam elpaŝu la pastro kaj parolu al la popolo;
- 3 kaj li diru al ili: Aŭdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraŭ viajn malamikojn; ne malfortiĝu via koro, ne timu, ne konfuziĝu, kaj ne tremu antaŭ ili;
- 4 ĉar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraŭ viaj malamikoj kaj por helpi vin.
- 5 Kaj la kontrolistoj parolu al la popolo, dirante: Kiu konstruis novan domon kaj ne inaŭguris ĝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia homo ĝin inaŭguros;
- 6 kaj kiu plantis vinberĝardenon kaj ne ĝuis ĝiajn fruktojn, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia homo ĝuos ĝiajn fruktojn;
- 7 kaj kiu fianĉiĝis kun virino kaj ne prenis ŝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia viro ŝin prenos.
- 8 Kaj plue la kontrolistoj parolu al la popolo, kaj diru: Kiu estas timema kaj senkuraĝa, tiu iru kaj revenu al sia domo, por ke li ne senkuraĝigu la koron de siaj fratoj, kiel lia koro estas.
- 9 Kaj kiam la kontrolistoj finos paroli al la popolo, tiam oni starigu militestrojn super la popolo.
- 10 Kiam vi aliros al urbo, por batali kontraŭ ĝi, tiam proponu al ĝi pacon.
- 11 Kaj se ĝi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaŭ vi, tiam la tuta popolo, kiu troviĝos en ĝi, pagu al vi tributon kaj servu vin.
- 12 Sed se ĝi ne faros pacon kun vi, sed militos kontraŭ vi, tiam sieĝu ĝin;
- 13 kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ĝin en vian manon, tiam mortigu ĉiujn ĝiajn virseksulojn per glavo;
- 14 nur la virinojn kaj la infanojn kaj la brutojn, kaj ĉion, kio estos en la urbo, la tutan militakiraĵon prenu al vi, kaj konsumu la militakiraĵon de viaj malamikoj, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonis al vi.
- 15 Tiel agu kun ĉiuj urboj, kiuj estas tre malproksime de vi kaj kiuj ne apartenas al la urboj de tiuj popoloj.
- 16 Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, lasu la vivon al neniu animo;
- 17 sed ekstermu ilin: la Ĥetidojn kaj la Amoridojn, la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio;
- 18 por ke ili ne instruu al vi fari simile al ĉiuj iliaj abomenaĵoj, kiujn ili faris por siaj dioj, kaj por ke vi ne peku antaŭ la Eternulo, via Dio.
- 19 Se vi dum longa tempo sieĝos urbon, por militakiri ĝin kaj preni ĝin, ne ruinigu ĝiajn arbojn, levante kontraŭ ilin hakilon; ĉar vi povas manĝi fruktojn de ili, tial ne forhaku ilin; ĉar ĉu arbo de kampo estas homo, ke ĝi povus foriri de vi en la fortikaĵon?
- 20 Nur tian arbon, pri kiu vi scios, ke ĝi ne estas arbo fruktodona, vi povas ruinigi kaj forhaki, por konstrui bastionojn kontraŭ la urbo, kiu militas kontraŭ vi, ĝis vi ĝin venkos.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.